La Esperanto-movado neniam estis vere neŭtrala. Certe ne ĝi iam
neŭtralis sur la kampo de la lingvopolitiko. Pli kaj pli lastatempe la
Esperanto-komunumo konscias pri la forto de sia interna ideo: Ke ni ĉiuj
estas homoj. Unue homoj, ne unue nacianoj. Por tiu celo Esperanto praktikas
"interkomprenon je okulnivelo", inter homoj plej diversnaciaj.
Fondiĝis ĵus Esperanta Retparlamento. Ĝi estas iniciativo por enketi
opiniojn de esperantoparolantoj.
Laŭ modelo de la Germana Retparlamento, ĝi uzas en Facebook la funkcion
„Aranĝoj“ por voĉdono:
Se oni „aliĝas“ al la „aranĝo“, tio signifas, ke oni subtenas la
proponon; se oni „ne partoprenas“, oni malakceptas ĝin. Sindetenoj
eblas per la respondo „eble“. La voĉdonoj estas malfermaj; oni vidas
ĉies voĉojn per la listoj de la "partoprenantoj" kaj
"nepartoprenantoj".
Vi trovos la Esperantan Retparlamenton sub http://www.facebook.com/home.php?sk=group_246438805373254